Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Ĉu bluaj do ankoraŭ...

Ĉu bluaj do ankoraŭ ŝajnas frondoj
de la arbar' verdanta en lontan'?
Ĉu ŝaŭmas do Danub', ĉeval' sovaĝa,
se sur ĝin saltas kiel trokuraĝa
bravul', kaj pelas ĝin la uragan'?

Ĉu l' bela fianĉin' Aŭrora ruĝas,
dum ŝi atendas je l' fianĉo Sun'?
Vidvino trista Nokt', se ŝi vizitas
la stelojn, kaj ĉi multajn orfojn vidas,
ĉu rosolarmojn ploras ankaŭ nun?

Nemezureblis mia horizonto,
sed nun mi plu ne vidas ĉion ĉi;
tombeto, mian karan surkovranta,
altiĝas antaŭ mi gigante granda,
ĉielon, teron kaŝas for de mi.